


Mia malnova amiko So Gilsu..
Mi renkontis esperanton tre hazarde. Pro tio S.ro So Gilsu estis unu el al amikoj kiuj helpis min por daurugi mian vojaĝon tra esperantujo. Mi estis lernanto en la instruista akademio, en 1985, kaj mi volis trovi kloorajn bildojn por miaj edukaj taksadoj. Mi iradis alla librovendejo por aĉeti kelkajn revuojn el Ĉinio. Tio estis la revuo EL POPOLA ĈINIO.
Antau tranĉi la bildojn mi juste tralegis la revuojn. Mi ne sciis esperanton mi tamen pensis ke ĝi estas tre interesa lingvo. Mi ne povis kompreni tion, sed mi povis trovi la kolumnon korespondi deziras. Mi bone sciis anglan. Kaj mi skribis al iu adreso en Britio. Sino Molly Buckle. Ŝi respondis por mia feliĉo. Kaj ŝi enkondukis al mi Esperanto lingvo. Ŝi sendis al mi libreton kun malgranda Esperanto gramatiko kaj malgranda vortareto. Mi memlernis esperanton. Dum la korespondado kun ŝi por du jaroj mi bone lernis kaj sufiĉe lernis kaj sufiĉe komprenis esperanton. Dank al ŝi kaj ŝi enkondukis min al Sro So Gilsu , tiam la estrarano pri landaj agadoj en UEA..
Mi skribis al li, kaj li respondis al mi prompte. En 1992, li helpis min ricevi la membrecon en UEA. Mi daŭrigis membrecon ĝis nun. Kaj mi povis insruis esperanton en mia lernejo kie mi estis instruisto. S.ro So Gilsu estis tre hlpanta al mi kaj li donis monon por partopreni en la 27.a Korea Kongreso kiu okazis en Iksan en 1985. tio estis mia unua Esperanto kongreso. Mi estis tre kuraĝiga kaj kiu ŝanĝis mian esperantan vojon. Mi povis formigi la Esperanto-grupon en Srilanko kaj mi malfermis esperantan centron en mia domo. Por la helpo de S.ro So Gilsu mi eniris al la internacia movado. Mi havis kontakton kun la UEA kaj mi povis formigi Srilanka Esperanto Asocio-n en Srilanko, en 2000. poste kelkaj eminentaj esperantistoj en Azio helpis min traveturi en internacia esperantujon. Kaj nun S.ro Hori helpas min por disvastigi esperanton en Srilanko.
S.ro Hori amike helpis min partopreni en la 5.a azia kongreso en 2008, kie mi povis renkonti S.ron So Gisu ankaŭ. Kaj lit re feliĉe promesis min ke li vizitos Srilankon. En februaro sama jare en la revenado al Koreio, li vizitis mian domon kaj li povis renkonti mian familion. Li estas unuel la miaj malnovaj bonamikoj kaj miaj asocianoj.
El La Homoj en Pura Lando. Per S.ro So Gisu.
No comments:
Post a Comment